Esperanta Civito

Subskribita la lukontrakto por la Okcidenta Legacio

La Konsulo de la Esperanta Civito, samtempe prezidanto de fondumo Pro Esperanto, subskribis hodiaŭ la lukontrakton por vasta oficejo en Bruselo, kie situos la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito.

La legacio, proksima al la EU-palacoj, okupiĝos pri la rilatoj kun internaciaj (ne nur interŝtataj) organizoj en Belgio, Nederlando, Luksemburgio kaj Francio, nome de la Civitaj instancoj aŭ komisie de paktintaj establoj. Apartan emfazon ricevos la rilatoj kun UNPO kaj Internacia Civila Servo.

Krome ĝi okupiĝos pri dosieroj specife interesaj por la raŭmistoj, kiel la historia arkivo pri Amikejo (Neŭtrala Moresneto). Ekster ĝiaj taskoj situas la rilatoj kun la supernaciaj esperantistaj asocioj en Roterdamo kaj Parizo.

Inter la legaciaj kunlaborantoj kaj korespondantoj troviĝas ankaŭ neesperantlingvaj fakuloj en amikaj rilatoj kun Esperantio.

La lokalojn de la Okcidenta Legacio, kiel tiujn de alies Civitaj instancoj, finance kaj jure prizorgas fondumo Pro Esperanto, dum la stabo kaj la aktiveco dependas de la Kapitulo.

Oficiala inaŭguro estas planata por printempo 2016.

[HeKo 584 4-C , 4 nov 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0601 s s