Esperanta Civito

Kurso kaj Zamenhofa festo en Malago

Esperanta Naturamikaro organizas intensivan esperanto-kurson por komencantoj (grado A) ĉe la Esperanto-Domo en Malago, ĉiutage 24-28 novembro 2015, 10h00-13h00. La instruisto, prof. Giorgio Silfer, uzas esperanton ekde la unua minuto, la gelernantoj kapablas paroleti en esperanto ekde la dua tago. La kursokotizo estas libera kontribuo: ĝi inkluzivas la tekston "Fundamento de Esperanto".

Lingvotesta sesio laŭ LTSEC, por A1 kaj A2, okazos tuj post la kursofino, samloke.

La Zamenhofa festo de ENa, kun prelegeto de c-ano Bertil Nilsson, prezento de kamiŝibajo kaj bankedo, okazos ĉe la Esperanto-Domo de Malago mardon la 8an de decembro 2015 ekde la 12h00.

La ĉeestantoj partoprenos en la paperteatra prezento, tradukante al la kastilia (aŭ alia lingvo al ili pli komforta) la unuopajn bildojn, post la esperanta originalo. Temos pri "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj".

[HeKo 584 5-B, 4 nov 15]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0594 s s