Esperanta Civito

Parizo vundita, la Esperanta Civito funebras

La notoj de "Nur per amo" per la voĉo de Nikolin' kaj de "Kiam Parizo estis Parizo ankaŭ por ni esperantistoj", la unua muzika filmo en esperanto, akompanas nian rememoron post la teruraj eventoj vespere de vendredo, la 13an de novembro 2015, en la franca ĉefurbo.

Parizo estis ankaŭ unu el la organizaj ĉefurboj de Esperantio, apud Ĝenevo, almenaŭ ĝis la 1930aj; sed precipe ĝia socia vivo, kun siaj kabaretoj, kafejoj, kanzonoj kontribuis al la esperanta kulturo tiun humuran elanon, tiun gajan vivoguston kvazaŭ embleme atestitan en la filmo "Antaŭen" de J.-L. Mahé (1937).

La masakro de la 13a de novembro signifas interalie atencon kontraŭ tiu vivostilo, kiu influis ankaŭ la esperantan vivostilon. Politike, ĝi estis stultaĵo fare de la murdintoj, ĉar ĝi izolas la islamistojn diplomatie, kio estas necesa premiso por ilia milita malvenko. Sed more kaj morale ĝi donas al tiu parto de la planeda civilizo, el kiu fontas esperanto, la forton daŭrigi laŭ vivostilo kiu draste diferencas de tiu praktikata en degenerinta segmento de la islama civilizo.

La tragedio de la 13a de novembro stimulu nin ankaŭ al medito pri kiel eblas kupli nian kulturan mesaĝon al Islamo, kiu restas grava historia fenomeno: Islamo ne estas nur la teroro en nigra kaftano, same kiel Germanio ne estis nur la nazia teroro.

La Kapitulo de la Esperanta Civito invitas ĉiun civitanon kaj ĉiun paktintan establon al funebro dum ĉi tiu semajno, aŭ nuligante planitan aranĝon (kiel faros KCE en Svislando, 20 novembro 2015) aŭ proponante unuminutan silenton (kiel FAR tuj antaŭ la literatura kafejo en Budapeŝto, 19 novembro 2015) aŭ diskonigante ĉi tiun komunikon, en kaj ekster Esperantio.

[HeKo 585 2-C, 15 nov 15]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Kiel sugestite en la fino de la artikolo, mi ĝin kundividis en la listo UEA-membroj kaj en la listo <esperantisti-italiani>.

C-ano Marek Bamberski komentarias:
Vi ĝojigis mian animon kiam vi komparis islamon al naziismo en Germanio. Mi longe atendis tion..
Nun oni funebras.. Kion? Ĉu oni diras veron? Tio ja estas frukto de la postkoloniisma periodo en kiu ĉefa principo estis politika korekteco kaj multi-kulti. La okcidenta Eŭropo devas manĝi tiun amaran frukton mem. Kiel diris hieraŭ la tibeta dalajlamo, funebroj kaj preĝoj estas senutilaj. Homoj faris eraron kaj homoj devas ĝin ripari.
Demando estas tamen: ĉu la politika establosistemo kiu tenas la povon en Eŭropo ekde 1960-aj jaroj vere pretas al tio. Ili ja vivis en bela ideala mondo en kiu ili estis seneraraj kiel la papo.. Mi, kiel polo loĝanta en Usono nun, diras: Je ne suis pas Paris! Je ne suis pas Charlie! Kial mi diras tion? Ĉar kiam mi estis en la okcidenta Eŭropo mi ofte aŭdis mokojn ke mi venas el katolika, konservativa, malklera, aĉa lando... Ve! Mi estis pli malbonvena ol iu ajn islamano el dezerto kaj ne meritis helpon
.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0591 s s