Esperanta Civito

Ignat Bociort mortis en Berlino


La rumana profesoro Ignat Florian Bociort (1924[1968]-2015) mortis hieraŭ vespere en Berlino, kie li rezidis jam de multaj jaroj. Al Berlino ligis lin pli frua universitata lekciado, sed ankaŭ la rilatado kun d-ro Detlev Blanke, kiu enkondukis lin al esperantologio kaj klarigis al li kiel penetri sciencajn mediojn en lando de la "reala socialismo". Filozofo kaj filologo, lia specifa fako estis estetiko kaj literatura teorio.

Al Ignat Bociort, kiu atingis en plena vigleco la respektindan aĝon de naŭdek unu jaroj, oni ŝuldas la eniron de nia lingvo en la akademiajn rondojn de Bukareŝto, en tia fermita epoko kia estis la Rumanio de Ceausescu.

Lia rolo tamen ne estis pure enkonduka: li estis tre aktiva en didaktika kaj esplora terenoj, verkante lernolibrojn kaj gravajn studojn. Analogie oni povas diri ke li sola estis por Rumanio kvazaŭ tio, kio aparte estis Bárczi kaj Szerdahelyi por Hungario.

Inter liaj kontribuoj meritas mencion la konciza, sed trafa repliko al la pamfleto de d-ro Tazio Carlevaro "Ĉu Esperanto ekzistos ankoraŭ en 2045?": repliko tamen apenaŭ konata en Svislando.

Trejnite al navigado tra la malfacilaj cirkonstancoj en diktaturo, kaj aldone de la intrigaro karakteriza por universitata medio, Bociort sukcesis fariĝi la senhezite honorinda pioniro en la tradicia Esperantio, kies kreskanta minuso ŝajnas la kritikado kontraŭ tiel aktivaj intelektuloj. Spureto de tiu minuso estis la rifuzo de la Akademio de Esperanto akcepti lin en siaj vicoj, en 1998, pro kio li profunde ofendiĝis.

[HeKo 586 5-A, 4 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0561 s s