Esperanta Civito

Zebrowski: de inta prezidanto al onta oficisto?


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungas du oficistojn por duontempa administra kaj publikrilata laboro. La salajro ne ŝajnas bagatela, ĉefe laŭ orienteŭropaj (sed ankaŭ sudeŭropaj) parametroj: la duono de preskaŭ mil okcent eŭroj. Des pli ke ne necesus setli en Nederlando (sed eble ĝuste tian rezidon iuj strebas).

La unua kandidato estis tuj akceptita de la estraro de TEJO: temas pri s-ro Mounil Abjou, iama TEJO-volontulo el Maroko. Pri la dua posteno mankis interkonsento kaj la estraro transdonis la varman terpomon al la komitato.

Efektive por tiu dua posteno kandidatas 27-jara nikaragvano, s-ro Uriel Gurdián, kaj la ĵus nereelektita prezidanto de la organizo, Lukasz Zebrowski el Varsovio. En TEJO iama tendenco estis, ke oficistoj iĝas estraranoj: ĉu nun eksestrarano iĝos oficisto?

[HeKo 586 8-A, 7 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0701 s s 
  Total: 0.0851 s s