Esperanta Civito

Pri informado, en la Tago de la Homaj Rajtoj


Hodiaŭ datrevenas la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, sed la Tago pasis en plena neglekto: eĉ la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj ne dissendis specifan gazetaran komunikon, kaj certe el Universala Esperanto-Asocio (havanta nenion por traduki; sed ĉu ĝi ne havas ion propran por diri tiurilate?) ne eĥis iu mesaĝo.

Ni memoras tamen tiun gravan Deklaracion, dediĉante specifan atenton al la rajto pri informado kadre de nia propra respondeco, nome la novaĵagentejo HeKo.

En retgazeto kiu jam vivas ne per propraj artikoloj (nur po unu monate, proksimume), sed per ofte (tamen ne ĉiam) banalaj/balanaj mesaĝoj de legantoj, dana lingvisto skribis: "HeKo estas reta informejo kiu, rilate al siaj legantoj, ŝajnas kateni sin al ĉiuj ankoraŭ memoreblaj kaj realigeblaj limigoj de la papera epoko. Tio vekas suspekton, pravan aŭ ne pravan."

Anstataŭ klarigi, kio estas novaĵagentejo en la ĵurnalismo, ni invitas legi la suban tekston. Kvankam ĝi rilatas al iom alia problemo, ĝi multon klarigas pri diferenco inter diskutejoj, kaj sekve helpas dedukti ke la dana lingvisto ne havas taŭgan percepton pri komunikado.

* * * * *

Ŝajnas ke la Komitato de UEA tute ne havas klaran ideon pri kio necesas. Ajna diskuto ĉu uzi tiun aŭ alian sistemon estas sensenca sen tia antaŭscio, kaj nur gvidos al flambataloj. Se ili volas ŝanĝi ion kaj testi alian aferon, ili bonvolu interkonsenti kaj poste rakonti al mi kion ili volas. 

La retpoŝtlisto estas simpla ilo, dum la retejo estas plurfunkcia ilo. Komparu ekz martelon kun svisa tranĉilo. Per servoj kiel Diskutejo kaj Informejo (blogo) oni povas distingi inter sciigoj kaj diskutoj, faktoj kaj opinioj. 

La UEA-Komitato havas grandan kunlaboran problemon, ĉar evidente ili ne interkonsentis ene de kiuj kadroj okazu la kunlaboro. La nivelo de la diskutoj kaj la malaltnivela enhavo en multaj mesaĝoj de la listo, donas la impreson ke tiu Komitato konsistas el kverelemaj, disaj papetoj kiuj mem volas stiri aferojn flanke de granda silenta plimulto. Aŭdeblas individuoj kiuj ŝajne emas aŭ plibonigi aferojn aŭ tute neŝ anĝi ion ajn. Aldone troviĝas aro kiu rezignis kaj neniam videblas en la diskuto. Tio diras al mi ke troviĝas amaso da nesekureco pri roloj, celoj kaj strukturo de ilia laboro. La nuna situacio estas ke tiuj kiuj volas plej malmulte kaj ne sufiĉe scias, regas la diskuton. Demokratio ja estas voĉrajto, sed demokratio ankaŭ postulas altan gradon de scio pri la koncerna temo por ebligi bonajn decidojn.

Kiel iaspeca 'observanto' mi ricevas mesaĝojn de la listoj <landa-agado> kaj <komitato-de-uea>. Mi ne povas respondi al la listoj, kio igas min spektanto de spektaklo, ne kunagadanto en kunlaboro. La kvalito de la enhavo estas tiom malalta ke mi nuntempe taksas la plimulton neleginda. Antaŭ multaj jaroj mi konstatis ke tio estas sekvo de la nestrukturo de retpoŝtlistoj kaj mi nuntempe simple evitas ilin kiom eble plej multe. Ĉar mi ne povas stiri la inundon de mesaĝoj de la listo mi ofte forĵetas ilin sen legi aŭ, se temas pri interesa temo, markas ilin kaj forgesas. Bedaŭrinde mi ne trovis manieron malaboni la servojn.

Fojfoje homoj demandas min ĉu mi pretus fariĝi komitatano de UEA, sed mi nun sufiĉe vidis de la retpoŝtmesaĝoj, la tono de diskutoj kaj la (malalta) nivelo de la enhavo, ke mi povas profunde diri 'ne dankon', se mi hodiaŭ oficiale estus petata transpreni la taskon. Osmo Buller skribis ke estas pli grave aktivigi komitatanojn ol ŝanĝi sistemon, sed mi demandas min ĉu eblas plia aktivigo ene de sistemo kiu estis konstruita por informdisdonado, ne interagado. Ĉu ne inverse; se troviĝas pli da rimedoj kontakti samopiniulojn, ĉu tio ne kreus pli da eblecoj interagadi kaj kunlabori?

* * * * *

La supraj konsideroj tute taŭgas ankaŭ por "Libera Folio", kiun la dana lingvisto laŭdas ĉar "en LibFol oni ne povas _artikoli_ sen antaŭkontrolo, sed eblas _komenti_ sen antaŭkontrolo -- kaj la redakcio foje forigas komenton en la postkontrolo, sed kutime temas pri tio ke la komento neintence duobliĝis pro iu teknika misfunkcio". LibFol ja fariĝis enhave simila al retpoŝtlisto kuplita al sporadaj artikoloj (preskaŭ nur pri Esperantio), kun la negativeco de retpoŝtlisto, supre priskribita. Praktike ĝi estas misfunkcianta (nome pli kaj pli regresinta) blogo.

HeKo estas la malo: multaj informoj (ofte de ekster Esperantio) sen retpoŝtlisto, sed kun la rajto komentarii. Rajto prioritate rezervita al la esperanta civitanaro, kiu estas la unua celato de la novaĵagentejo. Kaj HeKo ne estas (misfunkcianta) blogo.

[HeKo 587 3-C, 10 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0475 s s 
  Total: 0.0649 s s