Esperanta Civito

La vizito de la Vickonsulo en Togolando


Laŭ invito de la organizantoj, la Vickonsulo reprezentos la Esperantan Civiton ĉe la 6a Afrika Kongreso de Esperanto, en Anyron-Kope 20-25 decembro 2015. La 21an de decembro sen. Giorgio Silfer festparolados ĉe la kongresa inaŭguro, kadre de la ĉeftemo "Unua tasko nia".

Samtage dum la posttagmezo prof. Silfer gvidos seminarion pri la historio de la esperanta literaturo. Tio donos interalie la ŝancon por disdoni ekzemplerojn de la verko verkita kun prof. Carlo Minnaja al pluraj afrikaj esperantologoj, donacitajn de Esperantic Studies Foundation. Tuj poste li partoprenos kunsidon de esperantistaj organizoj.

La 22an matene prof. Silfer gvidos seminarion pri la historio de la esperantlingva komunumo. Li ankaŭ partoprenos oficiale en la togolanda kongreso, tuj post la afrika.

Dum sia restado la vickonsulo vizitos ankaŭ la sidejon de la togolanda sekcio de la Internacia Naturamikaro, kaj havos renkonton kun aktivulinoj pri Internacia Konsilio de Virinoj.

[HeKo 587 4-C, 11 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0542 s s