Esperanta Civito

Prezidanto Kiselman demisias de la Akademio


Je noktomezo de la Zamenhofa tago 2015 prof. d-ro Christer Kiselman ĉesas esti membro de la Akademio de Esperanto, kaj konsekvence ĝia prezidanto.

"Nia unua vicprezidanto Probal Dasgupta fariĝos aganta prezidanto. Li aranĝos elekton de nova prezidanto, escepte se li mem kandidatiĝos; se tiel, la elekton aranĝos nia dua vicprezidanto, Brian Moon" precizigas la baldaŭa prezidinto en sia demisia letero. Li mem klarigas sian decidon: "Mi konstatas: 1) Se AdE entute povos ion fari, ĝi povos tion fari nur sen mi; 2) Se mi entute povos ion fari por la lingvo esperanto kaj la kulturo portata de tiu ĉi, mi povos tion fari nur ekster AdE."

Krome prof. Kiselman kulpigas sin pri malkapablo regi la diskutlistojn de AdE kaj malkapablo elturniĝi por la funkciigo de nova retejo, kiam la lasta administranto (verŝajne Bertilo Wennergren) lasis lin en la kaĉo per sia neglekto.

Efektive, en cirkulero dissendita antaŭ du tagoj, la eksiĝonto esprimis sian amarecon ankaŭ pro aliaj cirkonstancoj: precipe la apatio de la kolegaro rilate reformon de la statuto.

Krom rekonsidero, li nun forlasas la eble plej masklisman institucion de la esperantlingva komunumo. Lia unua mandato estus ĉesinta venontjare. La plej karakteriza dum lia prezido estis la kooptado de tuta aro da korespondantoj.

[HeKo 587 8-A, 15 dec 15]

Ak. Marcos Kramer komentarias:
Pri la statutpropono kaj la ideo enkonduki dumvivan Akademianecon: Ne nur estis tiel, ke ne ĉiuj aprobis tiun proponon, sed fakte estis tiel, ke klara plimulto de tiuj Akademianoj, kiuj esprimis sian opinion, kontraŭis tiun proponon. Ĉar Kiselman ŝajnis tre entuziasma pri tiu propono, ja estas verŝajne ke tiu malakcepto de lia ideo fare de la resto de la Akademio signife kontribuis al lia decido demisii.

Inter la diskutlistoj aluditaj en HeKo, unu ne estas interna diskutlisto de la Akademio, sed ĝi estis fondita antaŭ multaj jaroj kiel listo, en kiu povis diskuti ne-Akademianoj kune kun Akademianoj pri aferoj koncernantaj la Akademion. En 2013 kaj 2014 en la diskutoj en tiu listo superregis personaj insultoj al Akademianoj, ĉefe fare de Bernardo Pabst. Iuj Akademianoj (ekzemple Carlo Minnaja) defendis la atakatajn Akademianojn, sed tiam mem estis atakataj. La estraro de la Akademio tiam decidis fermi la liston. Sed aperis teĥnika problemo: Neniu plu regis la konton, kiu administras tiun grupon kaj povus ĝin oficiale fermi. Tial la listo restis viva, malgraŭ tio ke ĝi ne plu havas ian oficialan rilaton kun la Akademio.

La redakcio informas:
Samtage kiam prof. Kiselman demisiis, la estraro de la Akademio anoncis, ke la pleno aprobis statutan reformon:
Artikolo 1. Celo kaj sidejo.
La Akademio de Esperanto -- mallonge indikota per la vorto Akademio -- estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.
La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa "Lingva Komitato" kaj de ĝia "Akademio", kaj daŭrigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj. La Akademio havas juran sidejon en Nederlando laŭ ties leĝoj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0558 s s