Lingva Komitato pri saluta simbolo
La aktisto de la Lingva Komitato de Esperantio, c-ano Mushosi Birindwa, dissendos morgaŭ al la Lingvaj Komitatanoj la cirkuleron pri la saluta simbolo, por ke ili sin esprimu pri ĝi, laŭ decido de la Civita Senato en Stokholmo, 26 junio 2015.
Nome de la Konsulo, kiu laŭofice prezidas la Lingvan Komitaton, la Vickonsulo trandonis al li hodiaŭ en Lomeo la koncernan dokumentaron. La LK-anoj havos tempon ĝis 18 januaro 2016 por sin esprimi.
Kiel komisiono "ad hoc" de la Esperanta Civito, la Lingva Komitato asistas la Civitajn instancojn pri ĉiu lingva demando, sed ne decidas anstataŭ ili.
[HeKo 588 2-C, 18 dec 15]