Esperanta Civito

Senatano Agbolo ricevis la purpuran balteon


Per simpla ceremonio dum la lasta tago de la Afrika kongreso la unua Civita senatano el Togolando, Didier Apélété Agbolo elektita per la Ruĝa listo, transprenis oficiale sian rolon.

La ceremonio inkluzivis la ĵuron pri lojaleco al la Konstitucio kaj la transprenon de la purpura balteo, kiun liveris la Vickonsulo nome de la Senato. Kiel kutime ĉe senataniĝo, la koncernato diris frazon (plej ofte maksimon) kiu resumas etike lian engaĝon.

Ses senatanoj el dek naŭ estas afrikanoj: tio kongruas kun la kreskanta procento de afrikanoj en la individua civitanaro. Krome kvar afrikaj establoj (inkluzive de du landaj asocioj) membras en la Pakto, kaj aliaj du ĵus petis aliĝon.

[HeKo 588 8-C, 26 dec 15]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0535 s s 
  Total: 0.0708 s s