Esperanta Civito

"Historio de la esperanta literaturo" en tri ĉefurboj

En malpli ol monato la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer estos la temo de agrablaj literaturaj kafejoj en tri (eble kvar) eŭropaj ĉefurboj.

Ĵaŭdon la 21an de januaro je 17h30 d-ro Vilmos Benczik gastos ĉe la Esperanta PEN en Budapeŝto, zorge de Fajszi Amika Rondo kaj danke al la afableco de Landa Fremdlingva Biblioteko. Li parolos pri du verkoj: "De konciza enciklopedio en la angla al efektiva literaturhistorio en esperanto". Lian komparadon enkondukos c-ano György Nanovfszky, prezidanto de FAR kaj vicprezidanto de la Esperanta PEN.

Merkredon la 17an de februaro je 17h30 ĉe la Esperantista Brusela Grupo unu el la du aŭtoroj prezentos la verkon. De la belga ĉefurbo prof. Giorgio Silfer flugos al Vilno, kie vendredon la 19an de februaro je 17h30 li parolos pri la libro en la prestiĝa Ĵurnalista Domo. Enkondukos adv. Povilas Jegorovas.

Cetere li denove estos en Litovio, laŭ invito de la organizantoj, por prelegi dum Baltiaj Esperanto-Tagoj (komence de julio 2016) pri la temo: "Centralismo aŭ feder(al)ismo? Alternativa organiza modelo por Esperantio".

En malpli ol ses monatoj, je la hodiaŭa tago la tuta ĝisnuna eldonkvanto (unua kaj dua presoj) estas elĉerpita preskaŭ 80-procente, laŭ informo de la eldonejo (LF-koop). Laŭ tiu vendoritmo, nova eldono certe okazos en 2016.

"Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer (kurioze, jam de multaj semajnoj ne disponebla ĉe la UEA-libroservo) estas facile mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 589 8-B, 8 jan 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0755 s s 
  Total: 0.0903 s s