Esperanta Civito

Deklaro de FEM pri la novjarnokta perforto

La jaron 2015an markis la kresko de perforto kontraŭ virinoj en la mondo, inkluzive de feminicidoj, stuproj kaj seksa molestado. La fenomeno interesas ĉiun socion kaj bezonas profundan analizon kaj efikajn kontraŭrimedojn, pli ol antaŭe.

Eŭropon pli kaj pli karakterizas violento post separo aŭ ekspartneriĝo. Se en multaj kazoj perfortemo manifestiĝis jam dum la kunvivado, kaj kondukis al la fino de la paro, en aliaj ĝi elŝprucas post la disiĝo, kiel rifuzo fare de la viro pri la ĉeso de la rilato. Por la unuaj necesas pli drasta interveno el la socio, por la aliaj la prevento akiras pli individuan valoron: unuflanke, gravas ke la socio izolu la perfortemulojn, ankaŭ per denuncoj de ekster la paro; aliflanke, gravas eduki al la konscio ke disiĝo kaŭzas traŭmaton, ofte analogan al la perdo de partnero pro fizika morto, do ambaŭkaze la subteno de psikologo estas nepre bezonata.

La kreskanta diverĝo de vivostiloj, precipe inter la (pseŭdo)islama de multaj enmigrintoj kaj la okcidente laika, eksplodis jarfine precipe en Germanio, per epizodoj de molestado kaj ŝtelado kies kulpuloj devus honti, ne nur pro manko de etiko sed ankaŭ pro manko de inteligenteco.

Urĝe necesas la enkonduko de normoj kiuj jure altigu la gravecon de deliktoj kaj krimoj kontraŭ virinoj: de ilia plena agnosko kiel unu el la ĉefaj dum milita tempo (ili eĉ ne estis konsiderataj dum du mondmilitoj fare de la Konvencio de Ĝenevo!) ĝis unu el la ĉefaj ĉiutempe en la punkodoj. Kaj necesas severe apliki tiujn pli restriktajn normojn: ne eblas antaŭvidi la forpelon el la lando por enmigrinto trafikanta per narkotaĵoj (ie oni eĉ preskribas tiuokaze mortpunon), kaj multe pli milde trakti la kulpulon pro seksa molestado aŭ eĉ pli grava delikto kontraŭ virinoj. 

Forta devas esti la postulo, ke polico kaj aliaj preventaj branĉoj de la ŝtato deĵoru kaj intervenu rezolute en apartaj cirkonstancoj kaj festotagoj, ne malpli efike ol ili agas kontraŭ huliganoj apud kaj en stadiono dum futbala matĉo. Kaj same kiel okazas por tiaj huliganoj, ankaŭ pro seksa molestado oni antaŭvidu la punon de ekskludo, se necese en formo de deviga hejmrestado dum "varmaj" tagoj.

En la administrado de la migrofluoj (se entute ili kapablas administri) la politikistoj zorgu pro la malekvilibra kresko de la nombro da junaj viroj, kompare kun la azilpetado de tutaj familioj, kun virinoj kaj infanoj: granda demografia misekvilibro favore al sekse aktivaj fraŭloj ĉiam kuntrenas fortajn sociajn riskojn, kies unuaj viktimoj estas plej ofte junaj virinoj. 

La Komitato de Feminisma Esperanta Movado:
Chamberline Nguefack, prezidanto,
Anna Bartek, Marie-France Conde Rey, Agneta Emanuelsson, Perla Martinelli

[HeKo 590 1-B, 11 jan 16]

Teksto disponebla ankaŭ en la franca kaj la angla.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0372 s s 
  Total: 0.0506 s s