Esperanta Civito

La historio de nia poezio prezentota en Bled

"Ni ĉiuj estas migrintoj -- terorismo ĉie" estas unu el la temoj traktotaj de la Internacia Konferenco pri Poezio de PEN Internacia, okazonta en Bledo (Slovenio) 11-14 majo 2016, al kiu ankaŭ la esperanta literaturo estos bonvena.

La konferenco gastigos ankaŭ la jarkunvenojn de la verkista pac-komitato kaj de la verkistina komitato, en ambaŭ la Esperanta PEN membras.

Unu el la programeroj estos dediĉita specife al la esperanta poezio, per la prezento de la verko "Historio de la esperanta literaturo" de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La prezento okazos en la franca, kun tradukado al la angla kaj la slovena.

Inter la ĉefaj gastoj de la konferenco, unuafoje, la prezidantino de PEN Internacia, s-ino Jennifer Clement el Meksiko.

[HeKo 590 5-B, 15 jan 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0466 s s 
  Total: 0.0602 s s