Esperanta Civito

Lingva Komitato malaprobas la Civitan saluton

Laŭ decido de la Senato en Stokholmo, 26 junio 2015, la neologismo eksperimente enkondukita kiel intercivitana saluto estis submetenda al la opinio de la Lingva Komitato de Esperantio, konsistanta el personoj kiuj principe partumas la saman lingvokoncepton (dum en la Akademio de Esperanto sidas/is PIV-istoj, Piĉistoj, bonlingvanoj, ktp -- kio kaŭzas mankon de kvorumo en lastatempaj [ne]decidoj, ekzemple pri predikativo kaj pri kazo/okazo).

En la Lingva Komitato ĉiam oni atingas la necesan kvorumon (du trionojn), ankaŭ ĉar la sindeteno estas kalkulenda kiel voĉo kontraŭa. Tia estas la kazo (nome tiel okazis...) ankaŭ pri la vorto "Ĉaŭ!", pri kiu la LK-aktisto, c-ano Mushosi Birindwa, demandis ĉu ĝi "estas kongrua al la Fundamento, kaj specife al ties 15a regulo?".

Je granda plimulto, LK respondis negative. La malaprobon la aktisto formale transdonis hodiaŭ al la Konsulo.

Legu pli en Literatura Foiro

[HeKo 590 8-C, 19 jan 16]

 

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0599 s s