Esperanta Civito

"La verda Arlekeno" en ARTE, Budapeŝto

Kun la helpo de Javier Oliva, de Teatro del Lazzi, al la fina redakto survojas la kanvaso de "La verda Arlekeno" de Giorgio Silfer, la unua artkomedio originale en esperanto. La aŭtoro laboras super tio jam de du jaroj, pro la malfacileco identigi la maskojn kaj la figurojn en la esperanta socio.

"Fine mi trovis solvon por la lingvo parolata en la prologo: Arlekeno povas esprimi sin en esperanto, dum Brigelo, kiu neniom scipovas ĝin, uzas makaronian idiomon, bazitan sur la simileco de norditalaj dialektoj kaj nia lingvo. La efekto estas tre komika, kaj samtempe la publiko (esperantlingva) povas kompreni ĉion, ankaŭ la duonan grameloton de Brigelo: la insalato verda, la vin' bona, la salamo lunga, la kaserŭolo granda, la femino bela, la vestito növa -- esta malada, esta desperanto" klarigas c-ano Silfer, kiu bezonas tiun scenon por envolvi Brigelon ankaŭ en la akto, la ĉefa longa parto, lokita en la internacia kongreso de esperanto (ĉu en Svislando, antaŭ la unua mondmilito? eble), ĉirkaŭ granda bufeda tablo.

"Mi estas nun perfektiganta la identigon inter la maskoj kaj la gekongresanoj, difinante por ĉiu el ili la specifan timon kaj la necesan lacion [= lazzi]" daŭrigas la aŭtoro, kiu listigas parton: il Dottore/Doktorin' Balanzona (pedanta instruistino el Mirlando), Pantalone/la avara onklo (maljuna kongresano), Smeraldina/la nevino (juna kongresanino sponsorita de "onklo"), l'Innamorato/la nevo (juna kongresano sponsorita de "onklino"), il Capitano/la prezidanto, la Signora/la prezidantedzino (ankaŭ kongresa onklino), Tartaglia/la avanaĝa flirtemulo, Corallina/la ĉarma komencantino, Pulcinella/la ruza komencanto, lo Zanni segondo/la enfiltrito (lacio de kurukuku'), Brighella/la spiono (volas protekti sian amikon Arlekenon), l'Attor primo/la Barono (mastro de Arlekeno, la revema idealisto), Arlecchino/Arlekeno (la simpla esperantisto, emocia en la unua kongreso), Pedrolino/la gejo, kaj tiel plu.

La kanvaso (itale "canovaccio", kiu estas nek intrigo [itale "trama"] nek fabulo [itale "fabulazione"], male ol supozas iu teatre malklera kritikisto en Svedio) estos premiere prezentita en Budapeŝto, en formo de studrondo pri artkomedio, kadre de la unua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, komence de aŭgusto 2016.

[HeKo 590 9-B, 20 jan 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0371 s s 
  Total: 0.0513 s s