Esperanta Civito

Silfer kultura gasto de IJF en Pesaro

Internacia Junulara Festivalo okazos en Pesaro (regiono de Komarkoj, Italio) 23-29 marto 2016. Ĝia ĉeftemo estos tre, eble tro aktuala: "elmigrado". Vere ĝi meritus enkondukon per la teatraĵo de Clara Sancricca "Feliĉas ĉiuj", kies teksto estis la plej furore vendita dum UK en Lillo...

Kongrue al la ĉeftemo, ĉeestos almenaŭ migranta teatro: Giorgio Silfer prezentos siajn kamiŝibajojn "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" (bildoj de Leonora Gutierrez, Meksiko) kaj "Karmezina renkontis Lupon" (bildoj de Tihomir Lovriĉ). Se li sukcesos kompletigi la panelojn por la kasteledo, eble okazos ankaŭ la premiero de lia tria kamiŝibajo: "Gvendolena la blanke-brova".

La organizantoj invitis c-anon Silfer gvidi ankaŭ klerigan studrondon pri la verko "Historio de la esperanta literaturo", kies represo verŝajne estos elĉerpita ĝuste en tiuj tagoj. Probable tuj post Pasko la kunaŭtoroj (Minnaja-Silfer) difinos la plian represon aŭ la duan eldonon.

Kaj ĉar li bone konas la tute najbaran Montefeltran teritorion (ĝi estas unu el la plej belaj en Italio), prof. Silfer lasis sin persvadi de f-ino Zuzana Kozuchová mem gvidi ĉiĉerone tuttagan ekskurson al Urbino, Urbania kaj Sassocorvaro...

[HeKo 591 3-A, 25 jan 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0614 s s