Esperanta Civito

EU-Parlamento diskutas pri molestado al virinoj


La Parlamento de Eŭropa Unio konfrontiĝas dum ĉi tiuj horoj en Strasburgo kun la EU-Komisiono kaj la EU-Konsilio pri la seksa molestado kaj perforto kontraŭ virinoj en publikaj lokoj. La geparlamentanoj intervenas po kvin minutoj, diskutante la proponitajn deklarojn de la ekzekutivaj EU-instancoj. El la debato klare elmergiĝas du aloj.

Unuflanke la reprezentantoj de dekstremaj partioj substrekas la fakton, ke la deliktoj dum la Novjarnokto, en dudeko da germanaj urboj kaj ankaŭ alilande, havas realajn viktimojn (la virinojn) kaj konkretajn kulpulojn (la enmigrintojn, precipe el Maroko kaj Alĝerio). La esenco de tiuj intervenoj celas emfazi la senprecedentecon de la Kolonja Novjarnokto, por konsciigi pri la neceso reagi per sekurigaj rimedoj kontraŭ la migroflua problemaro.

Aliflanke la reprezentantoj de maldekstremaj partioj vokas la atenton al la daŭra ekzisto de tiuj deliktoj, tiel ke pli ol la strato por virino danĝeras la hejmo. En tiu optiko, la Kolonja Novjarnokto alportis pli vastan reflektoron al la problemo kiu estas malnova, tiel ke la diskuto glitas kontraŭ la enmigrintoj, anstataŭ la masklismo. La agresemo kontraŭ virinoj estas struktura problemo, kaj transloki ĝin al ksenofobio egalas al plia insulto kontraŭ la virinoj.

En sia konkluda interveno nome de la EU-komisiono, s-ino Corina Cretu memorigis pri la juraj rimedoj jam aprobitaj de EU rilate seksan molestadon kaj perforton: nun venas la momento de la aplikado.

[HeKo 592 2-E, 3 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0574 s s