Esperanta Civito

PEN Internacia adoptas nian proponon pri Kurdio

Dum la monato januaro falis la situacio en Amedo, unu el la plej kurdaj urboj en Turkio (kurdlingve: Sur Amed; turklingve: Diyarbakir). En kunteksto survoja al civila milito situis la epizodo de atako kontraŭ la sidejo de la Kurda PEN-Centro, duone detruita de turkaj armeanoj. Kiel delegito de la Esperanta PEN-Centro ĉe la Verkistara Pac-Komitato, c-ano Giorgio Silfer esprimis al la kurdaj gekolegoj plenan solidarecon.

"Kio okazas en Amedo" li skribis en esperanto, kun posta traduko al la angla "tio estas plia atenco kontraŭ la esprimlibero, inter la multaj atencoj kiuj okazas tra la tuta mondo. Tiurilate mi ne scias, kiel forta kaj rezoluta povas esti hodiaŭ PEN Internacia. Probable malpli forta ol ĝi estis en 1933, kiam ĝi havis la kuraĝon eksigi la Germanan Centron, post la naziigo kiu forigis eminentajn verkistojn kiel Thomas Mann. Tamen mi ĝojas pro la klopodoj farataj el kaj tra Londono."

"Certe estus bele," daŭrigis la reprezentanto de la esperanta literaturo "se la Turka PEN kaj la Kurda PEN trovus komunan strategion, kaj probable tiu espero estas pli realisma ol inter la Palestina PEN kaj la Israela PEN." Kaj tie Giorgio Silfer lanĉis sian proponon:

"Se temas pri homaj rajtoj, la unua kunteksto kie moviĝi estas tiu de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, kie ankaŭ Turkio membras (kune kun pli ol kvardek eŭropaj ŝtatoj). Temas pri sidejo multe pli oportuna ol Eŭropa Unio aŭ NATO por atingi deklaron aŭ rezolucion kun politika efiko."

La vicprezidantino de la Kurda PEN, s-ino Berivan Dosky, tuj respondis: "Kiel kutime vi donas klarvidajn ideojn en viaj mesaĝoj, kiujn mi persone aprezas tre multe, kaj mi certas ke nia tuta komitato samopinias. Via sugesto pri engaĝo de PEN Internacia ĉe la Konsilio de Eŭropo estas tre bona. Ni ŝatus ke vi mem komuniku tion al Londono. Sugestoj estas pli konsiderindaj se el aliaj centroj ol la plej envolvita, eĉ se ni povus mem fari tion, se vi preferus."

La propono estis komunikita de nia PEN-Centro, kaj ĝi trafis la konsenton de la krizoĉelo aktivanta ĉe PEN Internacia, kiu nun strebas diplomatizi la problemon tra Strasburgo.

La prestiĝo de Esperantio tiel kreskis, en la plej grava verkista asocio en la mondo. Cetere, la Vickonsulo de la Esperanta Civito baldaŭ estos en Turkio, kaj renkontos gekolegojn de ambaŭ PEN-Centroj en Ankaro.

[HeKo 593 1-B, 11 feb 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0565 s s