Esperanta Civito

Kolokvo kaj asembleoj en Ĉaŭdefono


Intensa monatfino en Ĉaŭdefono, kie la Esperanto-Domo gastigos kolokvon, du asembleojn kaj tri komitatkunvenojn 26-29 februaro 2016.

La interna kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo" estos specife dediĉita al denaskismo. Post enkonduka prelego pri "Infana dulingvismo kaj ĝia esperanta varianto" fare de c-ano Giorgio Silfer, la kolokvo prezentos la atestojn de diversaj aktivuloj.

C-ino Marie-France Conde Rey pri "Avine al nepa denaskulo, tra Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj". F-ino Sonja Muhlemann, denaskulino, pri "Verda mostro mi tamen ne estas". C-ino Perla Martinelli pri "Patrine al denaskulinoj en la 1960aj". S-ro Claude Gacond pri "Observante kiel esperanto-instruisto esperanto-familiojn".

Konkludan debaton gvidos c-ano Bertil Nilsson.

La 27an posttagmeze disvolviĝos la ordinara Asembleo de KCE, kaj la 29an posttagmeze la Ĝenerala Asembleo de LF-koop. Krome kunvenos la fonduma konsilio de Pro Esperanto kaj la Administra Komitato de LF-koop. El la Asembleoj kaj la fonduma konsilio eble fontos grava novaĵo pri nemoveblaĵo.

[HeKo 593 3B, 14 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0605 s s 
  Total: 0.0754 s s