Esperanta Civito

Belgio lulilo de la esperanta teatro


"Unu el la surprizaj malkovroj de niaj esploroj pri la historio de la esperanta literaturo estas la verva teatruamado en Belgio dum la unua duono de la XX jarcento" deklaris c-ano Giorgio Silfer ĉi-vespere ĉe la Brusela Esperantista Grupo, okaze de la prezento de la impona libro verkita kun c-ano Carlo Minnaja.

"Ne ekzistas aparte gravaj belgaj aŭtoroj en nia literaturo, sed en ĉi tiu lando multis la teatra aktiveco ĉe lokaj kluboj. La teatrorevua ĝenro mem naskiĝis ĉi tie" daŭrigis prof. Silfer, enfokusigante detalon post la ĝeneralaj linioj de la historio mem.

"Nia teatro malkaŝas pli ol unu surprizon" li aldonis. "Ekzemple, dum la rolo de la virinoj ne estas elstara en nia literaturo (tiurilate ni estis eĉ tro indulgaj, menciante praktike ĉiujn verkemulinojn), eminenta ĝi estis sur la podio, ekde Rosa Junk ĝis BET. Esperanto havas nur unu eminentan poetinon, du-tri gravajn prozistinojn, sed multajn talentajn aktorinojn, ekde Edwige Reicher en Ifigenio (1908)".

La publiko sekvis kun granda atento tuthoran prelegon.

[HeKo 593 5-B, 17 feb 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0572 s s