Esperanta Civito

Ne okazos elektoj por B-komitatanoj de UEA

Fiasko de la interna demokratio en UEA: nur ses kandidatoj restis por ses postenoj en la Komitato, la solaj pri kiuj decidus la tuta individua membraro. Kaj el tiuj ses almenaŭ kvin estas (eks)estraranoj: vere magra rikolto por asocio kun pli ol kvin mil membroj.

Du el la ok kandidatoj rezignis: laŭ Johan Derks, "Roy McCoy rezignis de sia kandidateco, ĉar esence li ne volus venki iun ajn el la jamaj komitatanoj kandidatiĝintaj". Kaj s-ro Derks mem retiriĝis pro la malespero ke la kvin (eks)estraranoj kapablos reformi la asocion:

"Mia rezigno akcepti la B-komitatanecon substrekas la fiaskon de la mastrumado de la nuna kaj antaŭa Estraroj, la neplenumiĝon de la prioritatoj de la Strategia Plano redaktita sub respondeco de Mark Fettes kaj la efektivan morton de la hodiaŭa Statuto" deklaris publike la nederlandano, rezidanta en Serbio. 

Se restis nur ses kandidatoj por ses postenoj, UEA ne bezonos organizi baloton, ĉar ili ĉiuj estas aŭtomate elektitaj, laŭ pli fruaj precedencoj. Efektive kial organizi baloton, se la membraro mem snobas kandidatiĝojn? Sed se ili snobas, tio signifas ke la nuna asocio ne allogas al (senpaga) kunlaboro.

[HeKo 596 5-B, 22 mar 16]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0802 s s 
  Total: 0.0947 s s