Esperanta Civito

Pozitiva semajnfino en la turka Esperanto-Domo


Perspektive al naturamika transnacia aranĝo en Turkio, la sekretario de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, restadis ĉi-semajnfine en la Esperanto-Domo de s-ro Murat Özdizdar en Ömerli, ĉarma vilaĝo proksima al Niceo kaj ĝia vasta lago. Ŝin akompanis la proprietulo mem, krome c-ano Giorgio Silfer, revizoro de ENa, kaj aliaj du naturamikaj ekskursantinoj el Norvegio kaj Kanado.

La restado donis la okazon ekkoni la ŝancojn de la ejo: trietaĝa kampardomo ĵus restrukturita, kun mirinda panoramo, kaj komforta tranokteblo por deko da personoj. Surface (inkluzive de la parcelo) la domo pli-malpli egalas al duono de la Esperanto-Domo en Svislando.

La najbareco de la lago kaj de historie interesa urbeto, same kiel la relativa proksimeco de Istanbulo kaj la eblecoj ekskursi sur montetoj, estas sendube pozitivaj faktoroj. Aliflanke, la domo ne estas uzebla sen la ĉeesto de la proprietulo (aŭ de fidinda persono bone konanta ĝin), kaj ne estas facile atingebla sen propra veturilo; mankas ankoraŭ la retaliro. Kompreneble tio ne estas fundamenta por naturamikoj, tamen ĝi havas sian influon. La domo estas evidente pli taŭga ekskursejo ol kursejo: do ne kongrua kun la modelo de KCE, eble pli simila al iniciato de privatulo, kia estas la Esperanto-Domo en Mastriĥto (Nederlando).

Gratulon al s-ro Özdidar, unu el la motoroj de la turka Esperantio.

(HeKo 597 7-B, 10 apr 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0706 s s 
  Total: 0.0845 s s