Esperanta Civito

Turkaj intelektuloj informitaj pri nia lingvo

Antaŭ du tagoj, en sabata programo, kultura televizia kanalo en Istanbulo elsendis la intervjuon kun la membroj de la Esperanta PEN okazinta ĉe la sidejo de Turka PEN-Centro.

La elsendo, spektebla ankaŭ tra Youtube, prezentas (ekde la minuto 10:45) precipe la respondojn al la demandoj pri la origino kaj strukturo de nia lingvo, donitajn de c-ano Giorgio Silfer.

Krome parolas c-ino Perla Martinelli pri la rolo de la verkistina komitato en PEN Internacia kaj pri Feminisma Esperanta Movado.

Alia intervjuito estas kolego de la bangladeŝa PEN.

La koncerna programo estas sekvata praktike nur de intelektuloj kaj liberpensuloj, krom la funkciuloj institucie periskopaj pri la turka inteligencio...

[HeKo 598 4-B, 18 apr 16]

C-ano Marek Bamberski komentarias:
Mi ĵus vidis la turkan videon en Youtube kie estas gec-anoj Silfer-Martinelli.
Ili bele propagandis la anglan lingvon. Vi finfine tute konvinkis min ke ne plu valoras perdi la tempon por esperanto, se la angla estas multe pli utila.

Sen. Giorgio Silfer respondas:
La angla estas uzata nur kiel internacia helpa lingvo (kiel vi povas konstati el mia, eĉ intence, fuŝa prononcado: ekzemple de "bloody") dum esperanto estas prezentata kiel unika transnacia kulturlingvo. Ĝuste tio trafe propagandas esperanton ĉe intelektuloj kaj mispropagandas la globiŝan...

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0563 s s