Esperanta Civito

Kandidatoj por la Kortumo 2017-2018

Sep personoj estas kandidatigitaj por la Kortumo de la Esperanta Civito, elektota de la Forumo dum ordinara sesio en Budapeŝto, 5 aŭgusto 2016, por dujara mandato komencota 1 januaro 2017.

Ili estas gec-anoj Hilary Chapman (eduklingvo: angla; rezido: Britio), Moresson Feïdangaï (franca, Kamerunio), Andrés Martín (kastilia, Hispanio), György Nanovfszky (hungara, Hungario), Bertil Nilsson (sveda, Svedio), Tiziana Rogora (itala, Italio) kaj Cosima Schenk (franca, Svislando).

Ĉiuj kandidatigoj estas deklaritaj kiel riceveblaj, sed nur la kandidatecoj de gec-anoj Martín, Nanovfszky, Nilsson kaj Rogora estas procedure jam en ordo, ĉar temas pri elirantaj (vic)kortumanoj kiuj ne komunikis sian intencon ne rekandidati, antaŭ la fiksita limdato. La ceteraj devas kompletigi la proceduron antaŭ la 2a de junio 2016, por validigi sian kandidatecon.

La paktintaj establoj povas kandidatigi pliajn personojn ĝis 30 aprilo 2016.

La Kortumo malofte laboris dum la lasta mandato: ĝi precipe kontrolis la dosierojn de paktontaj establoj. Sola nerutina zorgo estis la enketo pri sen. Dieter Rooke, agnoskita kiel kulpa pro korupto kaj tial eksigita fare de la Senato.

[HeKo 598 7-C, 21 apr 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0682 s s 
  Total: 0.0826 s s