Esperanta Civito

Nikolin' kaj Anjo Amika kantos en Bruselo

Nikolin' kaj Anjo Amika kantos en Bruselo okaze de la inaŭguro de la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, 7 majo 2016, ekde 10h00, en strato Edinburgo 26 (metroo Namura Pordego).

Por la artistino el Namuro temas pri escepta prezento, ĉar ŝi malofte prezentis dum la lasta jardeko. Same kiel ŝi, Anjo Amika interpretos kelkajn specimenojn el sia repertuaro, intermeze al la prelegetoj de pluraj gastoj.

La aranĝo estas prioritate dediĉita al neesperantistoj: la stabo de la najbaraj NROj en la sama palaco. Aldone, ĉeestos reprezentantoj de la diversaj NROj kun kiuj la Esperanta Civito havas oficialajn rilatojn. Por la Kapitulo oficiale parolos sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo.

Dum la semajnfino en Bruselo kunvenos ankaŭ la Administra Komitato de LF-koop.

[HeKo 599 5-C, 26 apr 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0590 s s