Esperanta Civito

Ekde julio 2016 plia apartamento


Ekde 1 julio 2016 Fondumo Pro Esperanto prizorgos plian nemoveblaĵon, krom la domflegado por KCE en Ĉaŭdefono kaj la administradon de la naturamika Esperanto-Domo en Malago kaj de la Elfonesto por LF-koop.

Temas pri apartamento en la sud-okcidenta parto de Ĉaŭdefono, kies proprieto apartenas al LF-koop, sed kies bonhavo (post la forpaso de la mecenatoj) estos destinita al Esperanta PEN-Centro, se la koncerna Asembleo aprobos la legacan principon, komence de aŭgusto. La Asembleo de LF-koop jam aprobis tion, fine de februaro 2016. La apartamento estas jam loĝata kaj tuj rentodona sen internaj intervenoj.

La koncerna vendokontrakto estis difinita hieraŭ ĉe notario kaj ĉe banko, post intertraktado kiu longiĝis ĉar la vendanto estas du junuloj sub kuratelo, loĝantaj ekster Svislando. La subskriboj mem estas fiksitaj je la 11a de julio.

Pri la kontaktoj kun la notario, la vendagentejo kaj la banko (kun la atingo de konvenaj prezo, prunta interezo kaj financa klaŭzo pro la malfruo ĉe la vendanto) tute  zorgis FPEF, pere de sia prokuristo.

Kadre de la Esperanta Civito, entute estas jam deko la apartamentoj en posedo de paktintoj kun helpo de Pro Esperanto, al kiuj aldoniĝas tiuj sen helpo de FPEF, ekzemple la Esperantista Kulturdomo en Razgrado (Bulgario). La fina celo estas ke ĉiu paktinto proprietu aŭ almenaŭ posedu nemoveblaĵon.

(HeKo 600 9-C, 14 maj 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0632 s s