Esperanta Civito

La Forumo balotos por la Kortumo 2016-18

La Forumo de la Esperanta Civito balotos ekde la 2a de junio 2016 por la nova Kortumo, oficonta dum jarduo ekde la 5a de aŭgusto 2016, tuj post la fino de la parlamenta sesio, kunvokita al Budapeŝto.

La paktintaj establoj rajtos sendi sian balotilon al neŭtrala adreso en Budapeŝto, ĝis la 4a de aŭgusto. La 5an de aŭgusto la ricevitajn balotilojn eniros la urnon, kune kun tiuj de la surloke voĉdonantaj forumanoj.

La kandidatoj por la tri postenoj de kortumano estas gec-anoj Hilary Chapman (eduklingvo: angla; rezido: Britio), Moresson Feïdangaï (franca, Kamerunio), Andrés Martín (kastilia, Hispanio), Bertil Nilsson (sveda, Svedio) kaj Tiziana Rogora (itala, Italio).

La kandidatoj ampleksas ĉiun generacion: la plej juna estas 25-jara, la plej aĝa 83-jara. Unuafoje enestas ankaŭ afrikano. Bedaŭrinde nur unu virino, eliranta kortumano.

La novaj vizaĝoj en la listo estas c-ano Chapman, municipa arbitracianto, kaj c-ano Feïdangaï, studento pri juro. Ĉiuj kandidatoj bone posedas la lingvon.

[HeKo 601 8-C, 25 maj 16]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0631 s s 
  Total: 0.0788 s s