Esperanta Civito

Unua intensiva kurso pri nia literaturo en Andaluzio

La unua intensiva kurso pri la esperanta literaturo en Andaluzio ekos lundon 30 majo 2016, koincide kun la datreveno de la fondo de LF-koop, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Ĝi daŭros kvin tagojn sinsekve kaj disvolviĝos ĉiutage de 16h00 al 19h00.

Kiel gekursanoj estas akceptitaj ges-roj José Luis Fuillerat, Julio Herrero, Andrés Martín, Perla Martinelli, Carlos Spinola kaj (kun rezervo) Luis del Rio. La aliĝintoj estis selektitaj post personaj invitoj de la kursgvidonto, prof. Giorgio Silfer, kiu por tia kurso preferas havi malmultajn disĉiplojn. Li mem instruas senpage.

Temas pri la unua kurso pri nia literaturo bazita sur la kvin period-enkondukaj ĉapitroj el "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer, kies dua represo estas distribuata.

[HeKo 602 2-B, 27 maj 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0554 s s