Esperanta Civito

Unika studa sabato en Stokholmo

"La originala literaturo en esperanto" estas la temo de la Studa Sabato okazonta ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito (Solidaritetshuset, Stokholmo), 18 junio 2016, laŭ la horaro 9h30-12h00 kaj 14h00-17h00. La studon gvidos la kunaŭtoro de la furora verko "Historio de la esperanta literaturo", prof. Giorgio Silfer.

Necesas antaŭanonci sian partoprenon, ĉar estas ne pli ol dudek lokoj disponeblaj: se_legacio ĉe esperantio.net -- svedoj povas mendi la libron ĉe la sama adreso.

C-ano Silfer gastos en Upsalo du tagojn pli frue (16 junio 2016), kie kun la redaktoro de "Homarane" (c-ano Bertil Nilsson), la prezidanto de la eldonejo (c-ino Perla Martinelli) kaj unu el la ĉefaj kontribuintoj (s-ro Leif Gunnar Nordenstorm) prezentos la duan kajeron de "Homarane".

[HeKo 602 4-B, 31 maj 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0559 s s