Esperanta Civito

La epilogo de prezidanto Fettes

Kiam d-ro Mark Fettes fariĝis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ tri jaroj, liaj asocianoj plejparte pensis pri nova epoko. Efektive, post ses jaroj sub Daŝgupta kaj pli fruaj ses sub Corsetti, la espero pri malregreso (kio jam ne signifus progreson) ŝajnis pli ol pravigebla.

Aldone, d-ro Fettes sidadis sur alia grava seĝo: li prezidis ankaŭ Esperantic Studies Foundation, eble la plej gravan "bankon" en Esperantio. Kaj malantaŭ li situis unu el la plej valoraj mentoroj troveblaj en nia eta mondo, nome prof. d-ro Humphrey Tonkin.

La nova prezidanto efektive estis pli ISlanda ol OSlanda: oni apenaŭ rimarkis, ke li ne ekpaŝas kiel novul' de longe atendata, sed mem kunresponsis pri la situacio en UEA dum la lastaj du jardekoj. Turninte la atenton al lia grandioza Strategia Laborplano, multaj aktivuloj forgesis, ke la sama persono aŭtoris la Manifeston de Prago. Konsekvence, unu dokumento estus nur la organiza reverso de alia, pli frua ideologia averso.

Kun pluraj koincidaj ŝiboletoj: sufiĉas mencii la esprimon "dek mil membroj", kiun vi retrovas kiel celon en la Strategia Laborplano, post kiam ĝi jam situis en Agado 2000, kiel apliko de la Manifesto de Prago. En Rejkjaviko al kelkaj Fettes povis aspekti mesio, dum li reale estis nur reciklita eksprofeto.

Kiuj nun veas kontraŭ la fiaskoj de lia unua mandato, timante pro la pliaj en la baldaŭa dua, tiuj forgesis kion faris aŭ instigis Fettes en la antaŭa jarcento. Li estis jam "eine alte Geschichte", kiel skribis Zamenhof en fundamenteca traktaĵo en eĉ pli antaŭa jarcento.

Se UEA volas definitive arkivi sian fiaskintan Strategian Laborplanon, necesas arkivi ankaŭ la Manifeston de Prago, kaj finfine elekti la solan alternativon, organize kaj metodologie, kiun Esperantio konas, ekde 1998 kaj, pli precize, 2002. Sen ekskludo pri la ŝanco, ke tian renverson de la tuto iniciatus d-ro Fettes mem... eble tra la organo de UEA, kies malfrua aperado (post la foriro de la akurata redaktoro Fabrício Valle) baldaŭ konkurencos kun tiu de "Heroldo de Esperanto" (kies redakcio tamen laboras senpage, kaj plenumas aliajn taskojn gravajn por la esperanta kulturo).

[HeKo 602 9-A, 5 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0594 s s