Esperanta Civito

BET-52 kvalite kaj kvante rimarkinda

Kun tricento da partoprenontoj probable la 52aj Baltiaj Esperantaj Tagoj en Birštonas (Litovio), 2-10 julio 2016, listiĝas kiel la kvante plej sukcesa esperanto-aranĝo de la nuna kongresa sezono, post UK kaj eble IJK. Kaj kvalite ĝi povus ilin konkurenci kaj eĉ superi, simile al ARTE en Budapeŝto, 31 julio-4 aŭgusto 2016.

Paralele al diversnivelaj lingvokursoj, la aranĝo organizita de Litova Esperanto-Asocio proponas buntan prelegaron, kvankam kadre de la ĉeftemo mem (strategio de la esperantlingva komunumo) parolos nur c-ano Giorgio Silfer: "Centralismo aŭ feder(al)ismo? Alternativa modelo por Esperantio", eventuale c-ano Aleksandr Melnikov: "Lingva reflektiĝo de specifa Esperanto-kulturo en Esperanto-publicistiko" kaj Zbigniew Galor: "Kritiko de la racio esperantista".

Pli frue anoncitaj intervenoj de Renato Corsetti kaj Osmo Buller entute ne plu estas en la programo, kaj almenaŭ la dua eĉ ne partoprenos BETon. Domaĝe por la strategia debato kaj la dialektika ekzerco.

Inter la aliaj prelegoj elstaras tiuj de c-ano Walter Zelazny pri "Bazaj elementoj de judaismo", Ilona Koutny pri "Esperantlingva bildo de la mondo", Aloyzas Gudavičius pri la litovaj lingvo, kulturo, historio.

Arte kontribuos per siaj koncertoj Ĵomart kaj Nataŝa, JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Sepa, Asorti. Spektaklon proponos Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik. Jerzy Dobrzyński (Varsovia Muzika universitato) ludos kaj komentos verkojn de Fryderyk Chopin.

[HeKo 603 2-A, 7 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0604 s s