Esperanta Civito

Institut Zamenhof ree en la unua loko


"Ĉu Esperanto aparte inteligentaj igas la gelernantojn de Institut Zamenhof aŭ la homo mem Zamenhof estas voduo de la gelernantoj?", eksaltis instruisto alilerneja ĉe la proklamado de la rezultoj de provekzameno.

Fine de la lerneja jaro okazas diversaj ekzamenoj ŝtataj, kaj Institut Zamenhof en la pasinta jaro prezentis kandidatojn. Tiuj ĉi estis la gelernantoj de la kvara klaso de la mezgrada nivelo (CEG). Memorindas, ke la gelernantoj de IZo sukcesis je 100%. Antaŭ ol trapasi la jarfinan ekzamenojn, lernejoj asociiĝas por fari provekzamenon. Unu ĵus okazis en tiu lerneja jaro, kaj pro tio eksaltis instruisto de lernejo en Lomeo. Notindas, ke tia ekzameno okazis ankaŭ en la pasinta jaro, kaj la plej bonaj gelernantoj estas de IZo. Tiam la lernejoj, kun kiuj Zamenhof kunlaboris, ne plu akceptis fari la provekzamenon kun IZo ĝis la fino de la pasinta lernojaro. Kiam en tiu ĉi lerneja jaro 2006-07 invito por provekzameno venis al IZo, ĉiuj pensis, ke la aliaj lernejoj, nun sufiĉe bone pretiĝis por bati IZon. Tiu ĉi ne rifuzis la inviton, kaj la provekzameno okazis de la 21a ĝis la 23a de februaro 2007, kiam oni proklamis le rezultojn.

Estis entute 106 kandidatoj (31 de IZo, 37 de Institution Montesquieu kaj 38 de Providence). Sukcesis 14 (8 por IZo, 2 por Montesquieu kaj 4 por Providence). La unuaranga lernanto estas de IZo, kaj inter la dek unuaj plej bonaj estas 6 de IZo. Instruisto de najbara lernejo miras, ke IZo pliafoje montriĝis la plej bona.

Institut Zamenhof estas proprieto de Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando (aliĝinta en 2004 al la Pakto por la Esperanta Civito). Eblas subteni la infanojn de malriĉaj familioj, donacante la jaran kotizon de okdek svisaj frankoj: tiucele bonvolu kontakti Fonduson Pro Esperanto.

[HeKo 324 2-B, 19 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0490 s s 
  Total: 0.0638 s s