Esperanta Civito

EKRA 2016 kun prelegoj kaj koncertoj


Jam la 10an de junio 2016 kolektiĝis partoprenantoj de EKRA kaj Balkana Renkontiĝo, kiuj disvolviĝis en urbo Razgrado, en la Biblioteko "prof. B. Penev". Organizantoj estas Bulgara Esperanto-Asocio kaj Esperantista Domo pri Kulturo "d-ro Ivan Kirchev".

Dum la vespero, Josip Pleadin prezentis la plej novan poemaron de Venelin Mitev "Vaganto inter la steloj".

La 11an de junio, antaŭtagmeze okazis konferenco pri kvar temoj: "Disvolviĝo kaj pureco de la Internacia Lingvo Esperanto" baza prelego de Nikola Uzunov, Bulgario; "Por kaj kontraŭ neologismoj en Esperanto" prezento de Josip Pleadin, Kroatio; "Nuntempa esperanta literaturo" prelego de Georgi Mihalkov, Bulgario; "La unuiganta forto de Esperanto" prezento de doc. Eva Bojaĝieva, Bulgario; sekvis informoj de la gastoj.

Dum la posttagmezo disvolviĝis la anonco de la rezultoj de EKRA en du kategorioj Poezio kaj Humuro. Antaŭ la konigo de la rezultoj talentaj razgradanaj gejunuloj kantis po unu kanto. Post la anonco de la rezultoj kantis la grupo "Sopiro", post kiu la programon fermis koncerto de Anjo Amika.

La 12an de junio estis ekskursa duontago matene: interesiĝantoj vizitis antaŭ nelonge malkovritan tombon kaj preĝejon.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 603 9-B, 14 jun 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0555 s s