Esperanta Civito

Politika starpunkto de UEA pri azilpetantoj

Per nesubskribita komuniko el Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio esprimis politikan starpunkton okaze de la Monda Tago de la Rifuĝinto.

Post ĝenerala preamblo difinanta la rifuĝintojn "homoj forpelitaj el siaj hejmoj pro konflikto, kaj enplektitaj en armitaj disputoj ne de ili kreitaj", kaj tiel agnoskanta al ili la senliman rajton al azilo, la komuniko emfazas ke UEA "aparte interesiĝas pri la klopodoj faciligi la lingvan situacion de tiuj rifuĝintoj".

Konsekvence Roterdamo postulas de Unuiĝintaj Nacioj, ke:

- la funkciuloj lernu la lingvon de la rifuĝintoj, aŭ ĉiukaze parolu lingvon kiun la rifuĝintoj komprenas;

- la idoj de azilpetantoj estu edukitaj en taŭgaj lingvoj (? verŝajne la siaj);

Tial ke, laŭ la komuniko, "socia justeco kaj lingva justeco iras manenmane", la leganto deduktas ke, laŭ UEA, lingva justeco signifas adopti la supre priskribitan konduton.

La supra starpunkto kontraŭas ne nur la politikon de la registaroj kiuj blokas la eniron de rifuĝantoj en Eŭropan Union (unuavice tiu kies ŝtatanino estas la nuna direktoro de UEA), sed ankaŭ la nuntempan lingvopolitikon de ĉiuj membroj de Konsilio de Eŭropo, vidalvide al la azilpetantoj.

[HeKo 604 3-A, 20 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0593 s s