Esperanta Civito

Stefano Keller pravigas Gbeglon

Post la anonco pri la subita demisio de c-ano Stefano Keller el la estraro de UEA, c-ano Koffi Gbeglo komentariis, ke tion kaŭzis desaponto pro la konduto de "reganta triopo". Verdire la demisiinto neniam klarigis sian decidon, ĝis la ĵusa ricevo de longa komuniko, per kiu li konfirmas la tezon de c-ano Gbeglo. La esencaj frazoj estas:

"Ekzistas problemoj de interna komunikado kaj informado, manko de kunlaboro en la estrargrupo, troiga interpretado de siaj roloj kaj ebloj (supereco) fare de la mastruma grupeto (aŭ de la prezidanto) rilate al la aliaj estraranoj, ilia apartiĝo (pri kontaktoj, decidoj, ktp)."

C-ano Keller plendas ankaŭ pri falsado de protokoloj, akuzante la vicprezidanton kaj la sekretarion. Tian falsadon li denuncas ankaŭ pri la konsisto de la UEA-estraro, en la roterdama retejo, kiu "estas tipe karakteriza pri la funkcimaniero de la triumvir[ar]o", asertas la hungardevena sviso, kiu daŭrigas per iom valaneska leksiko:

"Mi ne povas konsideri tiun estrar-an-ar-on 'teamo', do iu bone kunlaboranta grupo de personoj. Teamlaboro signifas interalie kunordigitan agadon, reciprokan kaj bonan komunikadon, komunajn diskutojn, decidojn, ktp. Bedaŭrinde, ĉion tion mi ne vere spertis dum tiu ĉi estrar-periodo 2013-2016". La lasta precizigo povus signifi, ke Keller spertis teamecon sub Dasgupta, kaj ne sub Fettes-MacGill-Schäffer. Audietur et altera pars...

[Heko 604 9-A, 27 jun 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0676 s s 
  Total: 0.0817 s s