Esperanta Civito

Vizito de la Vickonsulo en Bjalistoko


La Vickonsulo de la Esperanta Civito vizitis hieraŭ Bjalistokon (Bjelostokon laŭ Zamenhof), kadre de dutaga misio por kompreni la polan situacion, specife en rilato kun supozata kresko de sento kontraŭ esperanto kaj ĝia parolantaro, sekve de negativaj informoj pri Centro Zamenhof.

Akompanate de la estro de la verda grupo en la Civita Senato, plej unue la Vickonsulo omaĝis al la monumento pri la Holokaŭsto en Bjalistoko, konsistanta esence el la restinta strukturo de la kupolo super la sinagogo, tute detruita antaŭ sepdek kvin jaroj. La varmego de la incendio, kie pereis du mil homoj, estis tiom forta ke la feraj stangoj tordiĝis. La verda grupestro, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, nuntempe vicprezidas la societon de Amikoj de la Hebrea Kulturo en Bjalistoko.

Poste okazis unua rapida vizito ĉe Centro Zamenhof, kadre de promenado tra la esperantista itinero en la urbo.

"Pri miaj impresoj, scioj kaj deduktoj mi informos prioritate la Konsulon, por ke estu komuniko okaze de la parlamenta sesio en Budapeŝto, la venontan monaton" diris la Vickonsulo, veturonte al la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio.

(HeKo 605 3-C, 2 jul 16)

C-ano Herman Deceuninck komentarias:
Ĉu la menciita esperantista itinero estas oficiala kaj/aŭ ĉe ekzistas papera eldono de ĝi fare de la turisma servo de Bjalistoko?

La redakcio respondas:
En diversaj lokoj (apud la Zamenhof-busto, apud la supozata loko de la Zamenhof-naskiĝdomo, ktp) staras klarigaj paneloj en tri lingvoj (pola, esperanta, angla). La paneloj estas profesie faritaj, bilde kaj tekste. Certe ili estas oficiale metitaj de la Magistrato. Por ricevi ilin en papera formato vi devus rekte kontakti la urban turisman oficejon.


 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0588 s s