Esperanta Civito

La Vickonsulo prelegis pri federismo en BET


Duhora kompara prezento pri centralismo kaj feder(al)ismo hodiaŭ matene dum Baltiaj Esperanto-Tagoj, fare de la Vickonsulo de la Esperanta Civito al nombra kaj atenta publiko. Fakte temis pri la sola prezento kadre de la ĉeftemo de la ĉi-jara BET, kiu koncernus proponojn por la organizado de Esperantio, sed vidis nenian ĉeeston de prelegontoj el la centralisma tradicio: nek Osmo Buller nek Renato Corsetti aperis en Litovio, kie pli ol tricent personoj ariĝis por eble la plej nombra esperantista aranĝo post la Universala Kongreso (ĉi-jare aparte modesta, kun nur mil ducent aliĝintoj).

Prof. Giorgio Silfer transformis sian prelegon al konciza kurso de socia historio, kun klarigo pri la diversaj organizaj konceptoj kiuj karakterizis Esperantion dum pli ol cent dudek jaroj. Jam la komenco de nia socia historio estis aparte interesa, ĉar la esperantistaro dum multaj jaroj simple rifuzis organizi sin. La preleganto klarigis la kialojn, apogante sin al analizo pri la tri ĉefaj komponantoj de la esperantistaro en 1887-1895: eksvolapukistoj, hebreoj, tolstojanoj (kaj en ili ĉiuj ofte framasonoj).

Sed ankoraŭ en 1908, kiam jam funkciis la Centra Oficejo kun generalo Sebert en Parizo kaj tri Universalaj Kongresoj disvolviĝis, la rifuzo pri organizo estis forta. Ĉiukaze la centralismo pli kaj pli karakterizis la pensmanieron de la esperantistaro, ekde la antverpena UK (1911) kiam ĉesis la "rekta kongresa demokratio".

C-ano Silfer plu enfokusigis la evoluon de la centralismo, tra la enkonduko de la "vehikla" varianto fare de SAT (sed jam inventita ekzemple de la katolikoj: tiurilate estas interese rimarki la gravan diferencon en la propagandaj metodoj ĉe niaj pioniroj katolikaj kaj protestantaj rilate esperanton).

Legu pli en Heroldo de Esperanto

(HeKo 605 7-C, 6 jul 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0184 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0642 s s