Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto 2100: plia etapo


2100 numeroj ekde aprilo 1920, el kiuj 169 (8%) produktitaj de LF-koop dum jardeko. "Heroldo de Esperanto" estas la plej antikva informa organo pri la esperanta mondo, kaj la sola internacia (se escepti la monatan revuon "La Ondo de Esperanto") kiuj informadas ne nur pri unu esperanto-movado, sed pri ĉiuj.

La dua numero en 2007 dediĉas tutan paĝon al la kompilaĵo de zamenhofaj verkoj "Mi estas homo", realigita de Aleksander Korĵenkov, pro longa, detala, entuziasma recenzo de Francisko Degoul. Kompense, multaj novaĵoj el kvar kontinentoj plenigas la ceterajn paĝojn.

En la unua, la ĉefartikolo estas dediĉita al Abbé Pierre, kun originala komparo de Giorgio Silfer inter la strategio de tiu moderna apostolo kaj la finvenkismo. La legantojn regalas raporto de Dieter Rooke pri la Monda Socia Forumo, kiun li ĵus partoprenis kiel delegito de la Esperanta Civito. Rilatoj kun Eŭropa Unio, kampanjoj pri pac-Nobelo al UEA kaj kontraŭ mortopuno okupas la apudajn kolumnojn. Daŭre eferveskas la humuro pri nia mondo, per la vinjetoj de Giancarlo Mangini.

"Heroldo de Esperanto" estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. Kunredaktoroj Giorgio Silfer kaj Dieter Rooke. Provekzemplero mendebla tra nia redakcio.

[HeKo 324 4-B, 22 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0549 s s