Esperanta Civito

"Historio de la esperanta literaturo" dum BET


"Historio de la esperanta literaturo" de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer ricevis diskutan podion dum Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birŝtono, interalie en ĉeesto de ĉiuj kongresantaj (eks)akademianoj: Ilona Koutny, Perla Martinelli, Aleksander Melnikov, Barbara Pietrzak.

La diskuto disvolviĝis kvazaŭ en literatura kafejo, kies gastanta (kun)aŭtoro estis d-ro Silfer. Li mem starigis demandojn al la ĉeestantoj kiuj jam havis la okazon almenaŭ trafoliumi la libron, por kompreni iliajn unuajn impresojn. La fokuso trafis ekzemple la demandon pri periodigo, la literaturkritikan karakteron de la verko, la eventualan kandidaton al literatura Nobel-premio.

"Historio de la esperanta literaturo" vendiĝis en pli ol kvincent ekzempleroj dum dek monatoj. Nuntempe estas mendebla nur la dua represo.

[HeKo 605 9-B, 8 ju 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0497 s s 
  Total: 0.0641 s s