Esperanta Civito

Al La Chaŭ-de-Fonds la biblioteko de Duc Goninaz


La privata esperanto-biblioteko de prof. d-ro Michel Duc Goninaz estis donacita de la familio al la interlingva "Centre de documentation et étude sur la langue internationale" ĉe la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. Tion decidis la familio post la subita morto de la PIV-reviziinto.

Michel Duc Goninaz forpasis 26 marto 2016, 82-jara, pro bakteria infekto sekve de banala malvarmumo. Slavisto, li gvidis ankaŭ kurson pri esperanto ĉe la universitato de Aix-en-Provence, ĝis sia retiriĝo. Verŝajne la plej kompetenta esperantologo en SAT, post la morto de Gaston Waringhien. Li tamen forlasis tiun asocion en 2005, proteste pro statuta malrespekto sine de la Plenum-Komitato. Li estis dum kelka tempo vicprezidanto de la Akademio de Esperanto: ofico kiun li rezignis pro alia konflikto.

S-ro Claude Gacond, kiu direktas CDELI baldaŭ kvindek jarojn (1967-2017), jam zorgis pri parta transporto al Svislando de tiu bela donaco fare de la parencoj de Duc Goninaz.

[HeKo 606 2-A, 12 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0541 s s