Esperanta Civito

Antiraŭmisto kaj centralisto pri la futuro de TEJO


Deklaris publike la UEA-komitatano de Svisa Esperanto-Societo, Dietrich Weidmann  (aspiranta al la prezidanteco de la asocio):

"En la komitato mi voĉdonis kontraŭ la jura memstariĝo de TEJO lastjare, kaj eĉ se tia decido dum mallonga periodo povas pozitive efike, ĉar iu generacio povas utiligi la malmultajn avantaĝojn de tia 'sendependeco' efike, tio povas kvin jarojn poste pruviĝi granda bumerango, kiam tiu sama generacio pasos la TEJO-aĝolimon kaj transiras al UEA, ĉar tiam la posta generacio riskos fali en grandan truon, oni tion ja regule travivas, kaj tiam daŭros denove 10 jarojn, ĝis nova forta generacio disvolviĝos, kaj kiam fine tiu generacio akiris sufiĉajn spertojn, la afero ripetiĝos… -- estas ja bone, se TEJO same kiel la ceteraj suborganizaĵoj havu[s] maskimuman aŭtonomion, sed mi memorigas: Estus bone, se ni sukcesas krei en UEA unu solan administran infrastrukturon, kiu estos je la servo de ĉiuj suborganizaĵoj kaj entoj de nia movado ĉie ajn en la mondo."


La komitatano daŭrigas, sugestante la uzon de moderna teknologio por kontroli la tutan esperantistaron, kaj difinante tion "simpla servo je minimuma kosto por ĉiuj", simile kiel en la romano de George Orwell la ministerio pri milito estas difinita ministerio pri paco...

Kaj li konkludas: "Ni bone observu la disvolviĝon kaj nepre evitu, ke subite TEJO disfalos komplete, kiam la nunaj motoraj fortoj pro plenaĝiĝo forlasos la TEJO-ŝipon".

Estas kurioze, ke s-ro Weidmann, kreskinta en federacia sistemo kaj junaĝe espriminta eĉ anarkoidan elanon, havas tiel centralismajn ideojn, kutimajn ĉe viktimo de hitlera aŭ stalina edukado. Sed ja la koncernato sintenadas tiel: vidu lian postulon pri kredokonfeso en la Fina Venko, fare de la UEA-estraranoj. Kaj li ne estas la sola kun tiaj ideoj en la nuna UEA (kiu kompreneble por ili estas la tuta Esperantio).

[HeKo 606 5-A, 16 jul 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0723 s s 
  Total: 0.0883 s s