Esperanta Civito

Rezignemo pri IJK por Burundio, ne por Afriko


La Internacia Junulara Kongreso komenciĝas en Vroclavo. Unu el la punktoj en la tagordo de la Komitato estas la venontjara kongreso.

La Estraro de TEJO ricevis kelkajn kandidatiĝojn por IJK en Afriko. Dum Estrara kunsido marte 2016 en Italio, Burundio estis elektita plej taŭga kandidato por IJK 2017, ĉar tiu landa sekcio estis la sola kiu efektive plenumis la necesajn demarŝojn lige kun la kandidatiĝo.

Paralele, kadre de la programo Erasmus+, estis preparita subvencipeto por strategia partnerado en la kampo de junularo kun eŭropaj kaj afrikaj organizoj sub kunordigo de TEJO. La unua sendoprovo okazis en septembro 2015 kaj tiam la projekto estis malaprobita. Post la dua provo, fine de majo 2016 la subvencipeto por Kapablokonstruado Inter Eŭropaj kaj Afrikaj landoj estis aprobita. Tio ebligas alporti al IJK 2017 kelkdekojn da gejunuloj el la partneraj landoj kaj vojaĝigi kelkajn aktivulojn por trejniĝi dum eventoj en Eŭropo kaj Afriko.

Aliflanke la nuna politika situacio en Burundio ne estas tute stabila, ĉar intertempe okazis prezidentaj elektoj, kio kreas internajn konfliktojn kaj malpermesas paroli pri plena sekureco en la lando. En iuj landoj ministerioj pri eksteraj aferoj malrekomendas memstarajn vizitojn en Burundio. La eŭropa agentejo respondeca pri nia subvencipeto konfirmis, ke en kazo de problemoj eblas alilokigi la burundian parton de la projekto, do konsekvence ankaŭ la IJK­n.

Konsekvence la Estraro decidis peti opinion de la Komitato kaj voĉdoni pri okazigo de IJK en Burundio. Tamen ne estis atingita la kvorumo, kaj la decido revenis al la Estraro, kiu esploras okazigon de IJK en alia afrika lando. Tio konfirmas la rezignemon pri Rumonge, sed ankaŭ la bonan intencon okazigi la kongreson en Afriko. Tiun intencon nutras precipe la bezono eluzi la supre menciitan subvencion: sen ĝi probable la rezignemo koncernus jam la tutan kontinenton.

(HeKo 606 6-A, 17 jul 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1036 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.1444 s s