Internacia Fotokonkurso de "La Ondo"
"La Ondo de Esperanto" organizis en 2006 la naŭan Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 71 fotoverkoj de 20 aŭtoroj el Germanio, Finnlando, Italio, Kanado, Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando.
La 14an de januaro 2007 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.
1a premio: Mauricio Bolesnik (Italio).
2a premio: Olga Sipovalenko (Ruslando) pro “Glaciaj kaskadoj”.
3a premio: Ronaldo Bijtenhoore (Nederlando) pro “Ventiladotuboj” kaj “Marnebulo”.
Laŭdaj mencioj: Mauricio Bolesnik (Italio); Jessika Dehms (Germanio) pro “Ilekso dum malvarma vintra mateno”; Adeltraut Henning (Germanio) pro “Stranga frukteto”; Jurij Kajun (Ruslando) pro “Respegulo de la alia mondo”;
Alekseo Kozlov (Ruslando) pro “Mortmara sunsubiro”.
Speciala premio pro la plej bona foto pri la temo Naturo: Alekseo Kozlov (Ruslando) pro “Papilietoj”.
Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!
Halina Gorecka, sekretario de la konkurso
[HeKo 324 5-A, 23 feb 07]