Esperanta Civito

TEJO perdas la revuon "Kontakto"


Ĵus aprobite de la TEJO-Komitato dum la kongreso en Krakovo, sed ankoraŭ aprobote de la UEA-Komitato, la "kontrakto" fariĝis "Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO". Ĝi estas difinebla kiel la pozicio de TEJO vidalvide al UEA.

Efektive, pli ol la kunlaboron inter la du asocioj, la dokumento reguligas la rilatojn inter TEJO kaj la Centra Oficejo en Roterdamo. Ŝajnas ke la CO de UEA fariĝis ankaŭ la CO de TEJO. Tamen ne estis enmetita la amendo, kiu igus d-inon Poór ĝenerala direktoro: TEJO ne havos ĝeneralan direktoron. Sed la prizorgado de multaj taskoj komisiitaj de TEJO al la CO restas sub ŝia respondeco, vidalvide al la gvidantoj de la junularo. Ekzistas nur unu magra artikolo (3.1), kiu rezervas por ŝi nur pasivan rolon: "TEJO ricevas laŭpete la konsilojn kaj kunlaboron de la Ĝenerala Direktoro kaj de aliaj oficistoj de UEA". Alivorte, eblas ke prezidanto Mandirola diru al direktoro Poór: "Dankon, vian opinion mi ne petis". Per tio ĉiu inspektora aŭ kontrola funkcio de la CO estas frustrita; des pli ke la artikolo 2.2 precizigas: "La CO ne demandas, ĉu difinita paginstrukcio estas donita laŭ rajtigo troviĝanta en Statuta aŭ regulara preskribo de UEA, aŭ en akto de TEJO".

La arierigo de la ĉefburokrato (almenaŭ en la konduto de la antaŭa direktoro) estas pli evidenta en la zorgo pri la duflankaj rilatoj inter la estraroj: ili evoluas laŭ rektaj ĉeestoj de po unu observanto, kiu principe estu estrarano mem, kaj ne nur dungito. Oni pli kaj pli redimensiigas la gravecon de ĝenerala direktoro, kiu laŭ la ĝisnuna organiza strategio havis sian modelon en la organigramo de internaciaj organizoj, kia ekzemple Unesko.

Negative por TEJO estas, ke ĝi donacas la revuon "Kontakto" al UEA. Ĉi-lasta estas la oficiala kaj sola eldonanto. Konsekvence (art. 6) "La redaktoro de Kontakto estas elektita de la Estraro de TEJO. [Sed] La elekto de la redaktoro bezonas aprobon [do ne nur ratifon] de la Estraro de UEA". Per tio "Kontakto" situas ekster la jura kontrolo de TEJO. Grava perdo, kiun ne kompensas la spaco akirebla por TEJO en la UEA-organo mem.

Malgraŭ ĉi tiu lasta punkto, TEJO aspektas pli forta ol antaŭe en la rilatoj kun UEA: laŭ la "Regularo pri kunlaboro" eĉ pli ol laŭ sia statuto. Ni vidos kiel la konservativa alo inspirita de Buller-Corsetti-Demmendaal reagos dum UK en Nitro.

[HeKo 607 2-A, 20 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0574 s s