Esperanta Civito

Malbona jaro por gazetoj informaj pri Esperantio


Retgazeto laŭ mem difino "sendependa movada bulteno" de longe aperigas nur tre malofte efektivajn artikolojn de la redakcio. Ĝi plu flosas danke al alies afiŝoj, ofte nur klaĉangulaj. Kurioze, ĵusa afiŝo, subskribita de Francisco Javier Moleón, plendas pri alies malfruo kaj vakuo:

"Hodiaŭ komenciĝas la UK" skribis s-ro Moleón. "La junia numero de la revuo enhavas la estraran raporton, kiun oni pridiskutos dum la komitatkunsidoj en Nitro kaj... momenton! Mi ne sukcesas trovi mian ekzempleron de la junia numero. Kaj ŝajne ankaŭ UEA ne sukcesas trovi ĝin: http://uea.org/revuoj. Sendube temas pri eraro mia kaj UEAa, ĉar estas apenaŭ imageble, ke la junia numero (ne, mi ne eraris pri la monato: JUNIA) havas dumonatan malfruon (!!!) kaj ke, laŭ mia scio, UNUAFOJE EN LA HISTORIO la junia numero de la revuo kun la estrara raporto ne aperas antaŭ la UK. Oni ne povas diri, ke la nova redaktoro ne estas originala."

Ankaŭ "Heroldo de Esperanto" malfruas du monatojn. Tamen ĝi produktas efektivajn artikolojn (kaj provu ĉiun trian semajnon distili ion interesan, ekster la kongresa sezono). Aliflanke, ĝi ne havas ĉefredaktoron, kaj la redakcia triopo laboras senpage, dum la ĉefredaktoro de revuo "Esperanto" ricevas honorarion. Krome, HdE estas nenies oficiala organo, statute liverenda al la membraro. Fine, LF-koop akceptis proponon el Brazilo: ĝi decidis vendi la gazeton al entreprenisto, kiu estas... la lasta akurata ĉefredaktoro de la UEA-organo.

Eble UEA povus kontrakti kolektivan abonon pri HdE por 2017, same kiel faris Internacia Esperanto-Ligo antaŭ sepdeko da jaroj, kiam realiĝis la revo de Teo Jung: ekstermi la ĝenevan konkurencon...

[HeKo 607 7-A, 23 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0724 s s 
  Total: 0.0876 s s