Esperanta Civito

Martinelli proponas rezolucion pri la 2008a


La venonta jaro estis proklamita de Unesko kiel "Monda Jaro de la Lingvoj" kaj de Konsilio de Eŭropo kiel "Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo".

Sen. Perla Martinelli de la Verda grupo rimarkas ke la esperanta popolo devas strebi por ke ĝia lingvo adekvate ĉeestu en la programoj por tiuj oficialaj Jaroj. Tiu ĉeesto devus rilati al la prezento pri esperanto kaj ĝia parolkomunumo, sed ankaŭ al karakteriza iniciato, inkluzivanta esperanton kvankam ne specife esperantista.

Konsekvence, sen. Martinelli proponis al la Senato rezolucion kiu aprobas la aktivan partoprenon de la Esperanta Civito kaj en la "Monda Jaro de la Lingvoj" kaj en la "Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo", kaj kiu engaĝas la Kapitulon proponi framon de eblaj iniciatoj, por individua kaj kolektiva aktiveco en Esperantio dum 2008 – specife lanĉi la ideon de Monda Lingvo-Muzeo.

[HeKo 324 6-C, 24 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0565 s s