Esperanta Civito

TEJO emancipis sin, spite al rezistoj


Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ne estos plu UEA en mallonga pantalono: tion decidis hieraŭ la UEA-Komitato, aprobante la modifojn de la du statutartikoloj pri la junulara sekcio.

La pli grava el ili estas la 30a, kiu tekstis jene:
30. Nomo kaj regularo.
La junulara sekcio de UEA estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (mallonge nomata TEJO). Ĝi estas integra parto de UEA. Ĝian agadon kaj internan organiziĝon difinas aparta regularo, kiu bezonas la aprobon de la Komitato de UEA.


Prezidanto Fettes nome de la UEA-estraro proponis novan tekston, interkonsente kun la estraro de TEJO:
30. Organizo.
La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), estas memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj individuaj membroj kaj junaj Amikoj de Esperanto, laŭ kondiĉoj difinitaj en aparta kontrakto.


Sub la sama artikoltitolo, la UEA-Komitato aprobis amenditan tekston (nur tri voĉoj kontraŭaj):
La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), estas jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj,  laŭ kondiĉoj difinitaj en aparta Regularo de Kunlaboro inter UEA kaj TEJO.

El la tri amendoj du ŝajnas iom pleonasmaj: la unua fortigas la senton de emancipiĝo, la tria tamen restas kontrakto. Valoras la rimarko ke, se la Regularo de Kunlaboro mem ne postulus tion, la estontaj modifoj de la kontrakto dependus ne de la Komitatoj, sed nur de la estraroj -- kio des pli firmigus la emancipiĝon.

Pli interesa estas la dua, ĉar ĝi implicas ke la Fettes-propono pri novaj membrokategorioj ne estas certe aprobota.

Estis lerta movo diskutigi prioritate la modifojn kiuj koncernas TEJOn. Kiel ajn iros la afero kun la tuta Fettes-propono, nun devos okazi ĝenerala voĉdonado almenaŭ pri ĉi tiu novaĵo.

Kompare kun la situacio antaŭ la emancipiĝo, la TEJO-ano ne estos plu nur UEA-ano sub certa aĝo, sed membro de du apartaj organizoj, UEA kaj TEJO, el kiuj en la unua eblas membri dum la tuta vivo, en la dua nur ĝis certa aĝo. La nova statuso similas al tiu de la junulara sekcio de politika partio. De la matureco kaj lerteco de la gvidantoj ja dependos la evoluo de tiu statuso.

(HeKo 608 2-A, 26 jul 16)

Membro de Studenta Esperanta Ligo demandas:
Ĉu eblas esti individua membro de TEJO, sed ne de UEA?

La redakcio respondas:
Laŭ la malnova UEA-statuto, ne. Laŭ la nova, teorie jes. UEA konfidas al TEJO la organizadon de siaj junaj membroj, sed nenio ekskludas ke alia establo (principe esperantlingva, sed ne nepre) ankaŭ konfidu al TEJO la organizadon de siaj junaj membroj. Krome, ekzistas landaj sekcioj de TEJO sen la respektiva landa asocio de UEA, aŭ tute aparte: do ne ĉiuj asociaj membroj de TEJO estas aŭtomate asociaj membroj de UEA. Restrikto aŭ malrestrikto dependus de la kontrakto inter UEA kaj TEJO; sed laŭ ties plej aktuala propono, ĵus aprobita en Krakovo, temas esence pri la rilatoj ne inter du societoj, sed inter la dungitoj de UEA en Roterdamo kaj la stabo de TEJO. En tiu rilato, TEJO rezignis pri la proprieto de la revuo "Kontakto", gardante por si nur la rajton elekti la redaktoron (ratifendan fare de UEA): do UEA povus eĉ vendi la revuon sen la konsento de TEJO.

Membro de Studenta Esperanta Ligo demandas:
Ĉu nun TEJO povus aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito?

La redakcio respondas:
Kial nur nun? Ekde kiam ekzistas la Pakto, TEJO rajtas peti aliĝon. Kaj ankaŭ UEA rajtas, ĉar ili ambaŭ akceptas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj... Cetere, delonge TEJO membras en aliaj tegmentaj organizoj krom UEA: ilin oni ne rimarkas, ĉar internaciaj subjektoj ne esperantlingvaj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0555 s s