Esperanta Civito

Deklaro de Turka PEN-Centro pri la enlanda situacio


Turka PEN-Centro forte kondamnas tiujn kiuj klopodis renversi la ŝtaton la 15an de julio 2016. Ili organizis armitan kaj sangan atakon kontraŭ la Parlamento de nia Respubliko de Turkio, establita danke al la gvido de Kemal Atatürk.

Turka PEN-Centro ree emfazas ke la principo de sekularismo, respekto al la Konstitucio kaj leĝaro, same kiel la separo de la povoj estas esenca por vera demokratio kaj paco. Ni opinias ke uzi moskeojn por politika celo estas danĝera eraro. Ni petas ke la provokaj anoncoj, kiuj povus dividi la nacion inter malamikaj kampoj, haltu tuj; ili povus konduki al kolizioj inter gefratoj, polico, armeo kaj civiluloj.

Por vera venko de demokratio, Turka PEN-Centro invitas ĉiun agi laŭ racio kaj sagaco -- konscie pri la neceso de egaleco same kiel de pens- kaj esprimlibero. Estu armeano aŭ civilulo, ĉiu frapo kondukas al pli da teroro, subpremo, malintegriĝo kaj sangoverŝo. Ni kondolencas la mortintojn, ni volas flegi la vunditojn kaj subteni ĉiujn familiojn.

Zeynep Oral, prezidanto de Turka PEN-Centro
la 16an de julio 2016

(HeKo 608 3-A, 27 jul 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0567 s s