Ruĝa rezolucio kontraŭ grapolbomboj
Sen. Dieter Rooke, de la Ruĝa grupo, proponas rezolucion kiu engaĝos la Esperantan Civiton aliĝi al la monda kampanjo kontraŭ grapolbomboj. Al tiu kampanjo en Esperantio ĝis nun aliĝis nur Sennacieca Asocio Tutmonda.
Invitante la Senaton aprobi la rezoluciproponon, sen. Rooke atentigas ke la temo ne havas specife ideologian, sed etikan kaj humanan signifon. Tial li esperas ke la decido estos unuanima.
Grapolbombo estas terura armilo, kiu entenas ĝis 650 etajn bombojn, kiuj ne eksplodas ĉiuj kune, sed estas longe danĝeraj. La armeoj de ĉiuj ŝtatoj en la Sekureca Konsilio de UN (Usono, Rusio, Popola Ĉinio, Britio kaj Francio) stokis amason el tiuj bomboj en siaj arsenaloj. Sed posedas ilin ankaŭ ŝtatoj kiuj aliĝis al la kampanjo kontraŭ la uzo kaj produktado de grapolbomboj: ekzemple Svislando posedas pli ol ducent mil.
La malpermeso kontraŭ tiaj armiloj devus dependi de internacia konvencio, kiel jam okazis en la pasinteco: unuafoje en 1899, kiam la dumdumaj kugloj estis oficiale malpermesitaj.
[HeKo 324 7-C, 26 feb 07]