Esperanta Civito

Tre malfacila momento por Fettes kaj Mandirola


Tre malfacila momento por la estraroj de UEA kaj TEJO, precipe por la respektivaj prezidantoj, Mark Fettes kaj Michael Boris Mandirola. Ili ambaŭ devas fronti gravajn limdatojn, aldone kun kreskantaj internaj opozicioj.

La ĉefa problemo estas la statutreformo, al kiu paŭtas gekomitatanoj ambaŭflanke. Sed pli ol la rezisto de finvenkistoj diversaĝaj, grave pezas la proceduraj problemoj lige kun la referendumo, kies organizo ŝajnas pli kaj pli riska. Necesas aranĝi ĉion ene de du monatoj, kaj du semajnoj jam pasis. Regas malcerteco pri la voĉdonado de la landaj (kaj fakaj) asocioj: ĉu bloke? ĉu unuope? ĉu sekrete? ĉu malkaŝe? Facile oni povus akuzi pri fraŭdoj. La bezonata kvorumo estas tre alta. Kaj tiel plu: la estraro de UEA ŝajnas paralizita.

Aliflanke, TEJO premas por urĝa aprobo de sia nova statuto, kadre de la ĝenerala statutreformo. Sed la tagoj pasas kaj la tempo laboras tiel kontraŭ Fettes kiel kontraŭ Mandirola: la TEJO-estraro perdas pecojn (ĵus demisiis la kuba estraranino, restis nur kvar oficantoj!). Samtempe TEJO drivas en la kaĉo de la subvencioj, kun postulo de redono fare de la EU-instancoj. Krome, la estraro eniris la sakstraton de la kongreso en Afriko jam venontjare, ankaŭ por komplezi akordon kun la ILEI-prezidantino (kiu jam anoncis la eblecon konferenci en Koreio).

Komuna varleto pli kaj pli strangola por ambaŭ estraroj estas la financa raportado: jen mankas buĝeto, jen mankas definitiva finkalkulo.

Aparte malagrabla por Fettes kaj liaj gekolegoj (precipe tiuj kiuj aprobis la kontrakton kun la nova redaktoro, ankoraŭ ĉi-vintre) estas la nekredebla malfruo de la UEA-organo, kiu eĉ laŭ interna regulo devintus publikigi la estrarajn raportojn: nur unu numero atingis la membraron, en kvar monatoj.

"Sojle de nervokrizo" povus esti la titolo de ĉi tiu felietono. La vera demando estas, ĉu iuj deziras la kapojn (aŭ, malpli sange, la seĝojn) de Fettes kaj Mandirola. Se jes, la kondiĉoj ŝajnas kuniĝi por la gilotinado. Kun kiaj konsekvencoj por UEA kaj TEJO?

[HeKo 609 9-A, 14 aŭg 16]

Sen. Giorgio Silfer komentarias:

Kio okazas, tio estas grava testo pri la aktualeco kaj funkcieblo de la UEA- kaj TEJO-strukturoj. La unua restis praktike je 1936. La dua revenas al 1973. Se la "ĝenerala voĉdonado" fiaskus, estus pruvite ke UEA anakronismas en Esperantio.

Sen. Anna Bartek komentarias:
Kaj la finvenkistoj pli kaj pli akrigas la klingojn... Ĉiutage nova pioĉofrapo, vidu la lastan de la svisa A-komitatano, antiraŭmisto voĉdoninta kontraŭ la sendependeco de TEJO:
La retejo vivas en la pasinteco. En la UEA-retejo sub UK oni trovas la aliĝilon de Nitro. Neniu eblo aliĝi al Seulo, neniu ligilo al retejo de la Seula LKK!!! Eĉ la daton de la seula kongreso oni vane serĉas, kaj neniu funkcianta ligilo ekzistas en la listo de la kongreso!
Venontjare okazos la jaro de Zamenhof. En nia komitatkunsido pro la tute nesufiĉa pretigo tiu tre grava afero eĉ ne povis esti tuŝita! En la retejo de UEA mi vane serĉis eĉ nur mencion de la evento!!!

(Dietrich Weidmann)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0532 s s